Pilchowice (Malsupra Silezio)
Pilchowice | ||
vilaĝo en Pollando | ||
---|---|---|
Genitivo de la nomo | Pilchowic | |
Provinco | Malsupra Silezio | |
Distrikto | Distrikto Lwówecki | |
Komunumo | Komunumo Wleń | |
Koordinatoj | 50° 59′ N, 15° 38′ O (mapo)50.98027777777815.637777777778Koordinatoj: 50° 59′ N, 15° 38′ O (mapo) | |
Alto super la marnivelo | 230-290 m | |
Poŝtkodo | 59-610 | |
Telefona antaŭkodo | 075 | |
Aŭtokodo | DLW | |
Titolo de estro | vilaĝestro | |
Pilchowice [elparolu: pilĥovice] estas vilaĝo en Pollando en Malsupra Silezio en Distrikto Lwówecki en Komunumo Wleń, ĉe rivero Bóbr sur la limo inter la izera montetaro kaj Kaczawskie Montetaro.
La unua priskribo pri same nomita vilaĝo devenas el la jaro 1217 kaj tiam la vilaĝo estis servanta al la urbo Wleń. En Pilchowice interesinda estas preĝejo patronata de “Dipatrino Doloranta” el la unua duono de la 19-a jarcento.
Ĉe Pilchowice ekestis en la jaroj 1902 – 12 akvobaraĵo, kiu havas 62 metrojn da alteco kaj 270 metrojn da larĝeco de ĝia krono. Ekestis enfluejo, kiu havas 240 da hektaroj de areo kaj 50 milionojn kubmetrojn de kapacito. Sube de la akvobaraĵo troviĝas hidroelektra centralo.
-
Preĝejo patronata de Dipatrino Doloranta.
-
Akvobaraĵo kaj hidroelektra centralo.
-
Ponto super la rivero Bóbr.
Bibliografio kaj fontaĵo
[redakti | redakti fonton]- Janusz Czerwiński, Krzysztof R. Mazurski: Sudety. Sudety zachodnie. Warszawa 1983 (pole)
- Mapa turystyczna: Góry i Pogórze Kaczawskie. Wrocław 1984 (pole)
- http://www.wlen.pl (pole)
Vilaĝoj de Komunumo Wleń:
Bełczyna • Bystrzyca • Klecza • Łupki • Marczów • Modrzewie • Nielestno • Pilchowice • Przeździedza • Radomice • Strzyżowiec • Tarczyn