Pilisszántó
Aspekto
Pilisszántó (piliŝsAntO), slovake Santov estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Pilisvörösvár. En la loknomo szántó signifas: pluganto.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a3/HUN_Pilissz%C3%A1nt%C3%B3_COA.svg/150px-HUN_Pilissz%C3%A1nt%C3%B3_COA.svg.png)
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- 47° 40′ 11″ N 18° 53′ 12″ O / 47.66972 °N, 18.88667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 40′ 11″ N 18° 53′ 12″ O / 47.66972 °N, 18.88667 °O (mapo)
- Areo: 16 km²
- Loĝantaro: 2200
- Poŝtkodo: 2095
- Telefonprefikso: 26
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/47/Pilis-Sz%C3%A1nt%C3%B3.jpg/220px-Pilis-Sz%C3%A1nt%C3%B3.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7d/Pilisszanto_templom.jpg/220px-Pilisszanto_templom.jpg)
Situo
[redakti | redakti fonton]Pilisszántó situas ĉe piedo de montaro Pilis, laŭ traira flankovojo. Urbo Pilisvörösvár estas proksime.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue romianoj loĝis tie. La hungaroj fondis klostron. La turkoj faris preskaŭ senhoma la vilaĝon, poste slovakoj alvenis. La romkatolika preĝejo konstruiĝis en 1760.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj estas nobeldomo de Baross (baroŝ), kastelo de Orosdy (oroŝdi), kapelo omaĝe al Dipatrino (Beata Damo), fine golgoto kune kun kapelo.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Pilisszántó naskiĝis politikisto János Baross.