Pinchas Sadeh
Pinchas Sadeh | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Pinchas Feldman | ||||
Naskiĝo | 17-an de junio 1929 en Lvivo | ||||
Morto | 29-an de januaro 1994 (64-jaraĝa) en Jerusalemo | ||||
Tombo | Har HaMenuchot (en) vd | ||||
Lingvoj | hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Alia nomo | יריב אמציה • דן אורן • ש. פנחס vd | ||||
Okupo | verkisto poeto tradukisto vd | ||||
Aktiva dum | 1945– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pinĥas SADE (hebree פנחס שדה, naskita en Lemberg, tiam en Pollando, la 17an de junio 1929 - mortis la 29an de januaro 1994, en Jerusalemo, Israelo) estis israela romanisto kaj poeto [1][2][3][4].
Li komence skribis infanlibrojn kaj poemojn. Lia unua poemaro titolita Massa Dumah ("Vizio de la Dumah") aperis en 1946 kaj igis lin aperi kiel reprezentanto de hebrea ekspresionismo. Lia aŭtobiografia rakonto Ha-Hajjim ke-Maschal ("Vivo kiel Parabolo", 1958) kaŭzis eksciton en la israela literatura pejzaĝo. En la juna ŝtato Israelo en la 1950-aj jaroj, kiam la normoj de cionismo kun emfazo sur la kolektivismo ĝenerale regis, la verko ŝokis kun detalaj priskriboj de la personaj spertoj de la rakontanto, inkluzive de lia seksa vivo. Ĝi ankaŭ esprimis misterajn religiajn spertojn bazitajn sur kristanismo, ŝabtajanismo kaj frankismo. Ekde tiam ĝis sia morto, Sadeh estis konsdierata polemika figuro [5].
En 1967 estis publikigita lia romano Al matzawo schel ha-adam ("Pri la homa kondiĉo "), kiu priskribas sep tagojn en la vivo de junuloj. La novelo Mot Avimelech ("La Morto de Avimelech") sekvis en 1969. En liaj poeziokolektoj, inkluzive de Sefer ha-shirim ("Libro de Poemoj"), El shte ne'arot nichbadot ("Al du honoritaj knabinoj", 1977) kaj Sefer ha-agasim ha-zehubim ("Libro de Flavaj Piroj”, 1985) li kombinas laŭdon de ina beleco kaj virinan oferon kun pripensoj pri naturo, pasemeco kaj morteco.
En 1990 al Pinchas Sadeh estis premiita la Premio Bialik. Sadeh priskribas Friedrich Nietzsche, Jesuo, Heine, Goethe kaj Hölderlin kiel influajn influojn al sia mondkoncepto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Pinchas Sadeh; Novelist, 64", The New York Times, January 30, 1994.
- ↑ Jeff Green. "Reading From Right To Left", The Jerusalem Post, March 5, 1993. Arkivigite je 2012-11-07 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Rochelle Furstenberg. "His Father's Son", The Jerusalem Report, March 26, 1992. Arkivigite je 2012-07-14 per Archive.today
- ↑ (1982) Literary review.
- ↑ "Israeli poet, novelist dies", Times Daily, January 30, 1994.