Pinikoloj
Aspekto
Pinikoloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Pinikoloj aŭ Pinicola estas eble monotipa genro de "dikbekuloj", tio estas birdoj de la familio de Fringedoj. Ĝi estas tre rilata al la veraj piroloj (Pyrrhula) kaj al la birdospecioj de la Holarkto nome Leŭkostiktoj (Leucosticte).
Tiu genro enhavas maksimume du speciojn:
- Pinikolo aŭ eĉ Pinulo, Pinicola enucleator
- Ruĝkapa pinikolo, Pinicola subhimachala
Tiuj specioj montras rozkolorecajn suprajn partojn kaj nuancojn ĉefe en kapo.
La lasta estas foje separata kiel monotipa genro Propyrrhula, kaj laŭ aliaj fakuloj estas kunigitaj al la karpodakoj (Carpodacus kaj aliaj).
|