Saltu al enhavo

Piroska Anderlik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piroska Anderlik
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1935 (1935-08-16)
en Budapeŝto
Morto 20-an de septembro 2018 (2018-09-20) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Semmelweis Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo imunologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Piroska Anderlik [piroŝka], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Anderlik Piroska estis hungara mikrobiologo, imunologo, altlerneja instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis Antmann Istvánné [iŝtvAnE].

Piroska Anderlik[1] naskiĝis la  16-an de aŭgusto 1935(nun 1935-08-16) en Budapeŝto, ŝi mortis la 20-an de septembro 2018 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Piroska Anderlik maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1953, poste ŝi akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1959. Post la diplomo ŝi praktikadis 3 jarojn en la universitato, poste ŝi estis asistanto (1962–1975), lektoro (1975–1980), docento (1980–1996), profesoro (1996–2005), krome ŝi estis inspektoro de eksperimentaj bestoj ekde 1965. En tiu longa periodo ŝi kompletigis sian diplomon per laboratoriaj scioj en 1962 kaj mikrobiologio kaj virologio-imunologio en 1980, krome ŝi kandidatiĝis en 1976 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, ŝia habilitiĝo okazis en 1995. Ŝia ĉeftemo estis la imunologio kaj la infektoj fare de bestoj. Ŝi edziniĝis en 1959, poste ŝi naskis 2 gefilojn en 1961 kaj 1964. Ŝi ricevis premiojn inter 1984-2009.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Studies on the Simultaneous Administration of Live Poliovirus Vaccine and BCG. (kunaŭtoro, 1961)
  • Antilymphocyta savókezelés következményeinek vizsgálata egerekben. (1971)
  • Lymphoid rendszert befolyásoló hatások következményei egérkísérletekben. (disertaĵo, 1975)
  • Bacterial Translocation in Dianhydrodulcitol-Treated Mice. (1988)
  • Mikroorganizmusok és anyagaik, valamint immunszuppresszív gyógyszerek biológiai hatásai egérmodellben. (2001)
  • A Nagyváradi Elméleti Tömb 45 éve. (kunredaktoro, 2016)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.