Piroska Kusztos
Piroska Kusztos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1926 en Ocna de Jos |
Morto | 7-an de novembro 1985 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Endre Kusztos ![]() |
Infano | Endre Kusztos Sz. ![]() |
Okupo | |
Okupo | instruisto etnomuzikologo folkloristo ![]() |
Piroska Kusztos Sz., Kusztosné Szabó [kustoŝnE SaBO] rumania hungara instruistino, muzikfolkloristino. Ŝi naskiĝis en Ocna de Jos la 1-an de januaro 1926 kaj mortis en Budapeŝto la 7-an de novembro 1985. Ŝi estis la edzino de Endre Kusztos kaj la patrino Endre Kusztos Sz..
Kariero
[redakti | redakti fonton]Piroska Kusztos finis porinstruistan lernejon en Târgu Mureș (1945), instruis en sia naskiĝvilaĝo (1945-48). En 1954 ŝi akiris diplomon de muzikinstruisto en Konservatorio de Kluĵo. Ŝi instruis en Kluĵo (1954-56), poste en Sovata ĝis sia pensiuliĝo (1981). Ŝi estis kunlaboranto de volumo Faragó-Jagamas: Moldvai csángó népdalok és népballadák (1954), de volumoj de János Ráduly Kibédi népballadák (1975) kaj Elindultam hosszú útra (1979). Ŝi estis kunulaŭtoro de volumo Szovátai zöld erdőben (1971). Ŝi kolektis la popolmuzikajn tradiciojn de Salregiono.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- RMIL Arkivigite je 2015-02-18 per la retarkivo Wayback Machine