Saltu al enhavo

Pitarque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pitarque
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44555
Demografio
Loĝantaro 65  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 39′ N, 0° 36′ U (mapo)40.646944444444-0.595Koordinatoj: 40° 39′ N, 0° 36′ U (mapo) [+]
Alto 999 m [+]
Areo 54,345144 km² ( 543 4.5 144 ha) [+]
Pitarque (Provinco Teruelo)
Pitarque (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Pitarque
Pitarque (Hispanio)
Pitarque (Hispanio)
DEC
Situo de Pitarque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pitarque [+]
vdr

Pitarque [piTARke] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la okcidento de la orienta komarko Maestrazgo, kies administracia ĉefurbo estas Cantavieja.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ekfluejo de la rivero Pitarque.

Ĝi estas je 110 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 999 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko en kiu ĝi limas kun Villarluengo norde, kun Cañada de Benatanduz oriente kaj kun Fortanete sude.

La loĝloko estas inter Aliaga okcidente kaj Villarluengo oriente. La loko estas en la Iberia Sistemo, nome en la montaro de Malsupra Aragon ĉe la monto Peñarrubia.

Ĉe la loĝloko ekfluas la rivero Pitarque, alfluanto de la rivero Guadalope. La loko estas atingebla ekde la nacia ŝoseo N-211 kaj la regiona ŝoseo A-1702. La medio prezentas granda riĉon de faŭno (gipoj, agloj, kaproj) kaj flaŭro (mediteranea arbaro). Ene de la municipa teritorio estas la natura monumento de la Ekfluejo de la Rivero Pitarque.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de setlejo de iberoj en loko nomita Pitarquejo (eta Pitarque), ene de la municipa teritorio, kiu malaperis en nekonata dato. Estas teorio ke la loknomo Pitarque deriviĝis de la araba Abu-Tarik, kio indikus fondon dum la islama epoko.​

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj la zono estis donita al la Ordeno de Templanoj. La loĝloko jam ekzistis en 1214. Oni konstruis la preĝejon sur alkazaro de araboj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Pitarque kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 69 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj), brutobredado kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ kultura kaj rura turismo. Iam estis muelejoj, kiuj konvertiĝis en produktejoj de elektro por tekstilaj fabrikoj.

Inter nunaj altiraĵoj estas preĝejo, ermitejo kaj ĉefe piedirado tra interesaj naturaj lokoj kiel kanjonoj, monto Organos de Montoro kaj ĉefe Ekfluejo de la Rivero Pitarque.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]