Plénée-Jugon (jen france, prononco [plenœf val ɑ̃dʁe], bretoneLanreunan) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en ladepartementoCôtes-d'Armor (jen france, bretoneAodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (franceBretagne, bretoneBreizh). Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 2 533 loĝantoj sur areo de 61,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 41 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion, al la kantono Plénée-Jugon / Plened-Yugon kaj ekde decembro 2016 al la komunumaroLamballe Terre et Mer.
Abatejo Notre-Dame de Boquen, cisterciaabatejo de virinoj, fondita en ĉirkaŭ 1137 de Olivier la Dua de Dinan, senjoro de Jugon. En 1450, Ĝilo de Bretonio estis entombigita en la abateja preĝejo. En la franca Revolucio, estis kvar religiulinoj en la abatejo. La abatejo estis restarigita en 1936 de Dom Alexis Presse, venanta de Abatejo Notre-Dame de Tamié. De 1976, la fratinoj de Bet-Leĥem sukcedis al la monaĥoj kaj fondis la monaĥinejon Notre-Dame-de-la-Croix-Vivifiante. Ili foriris en 2011 forlasante la abatejon al la Komunaĵo de Chemin Neuf[1]. La abatejo estas klasita Monumento Historia[2].
Kastelo de Moussaye
Megalita loko de Saint-Mirel
Megalita loko dirata de la Roche aŭ Fées de la Brousse, klasita en 1970 Monumento Historia [3]
Menhiro de Closset de l'Amas kaj menhiro de Pierre Longue, klasitaj Monumentoj Historiaj[4]