Placo Fermita Pordo
Placo Fermita Pordo | ||
---|---|---|
placo [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Situo | Madrido | |
- koordinatoj | 40° 24′ 50″ N, 3° 42′ 29″ U (mapo)40.41376877-3.70812225Koordinatoj: 40° 24′ 50″ N, 3° 42′ 29″ U (mapo) | |
Placo Fermita Pordo | ||
Vikimedia Komunejo: Plaza de Puerta Cerrada, Madrid [+] | ||
La Placo Fermita Pordo (hispane Plaza de Puerta Cerrada) troviĝas en Madrido, ene de ĝia historia urboparto. La placo prenas sian nomon de unu el la pordoj de la malaperinta kristana murego de Madrido, kiu stariĝis en la enklavo de pluraj stratoj kiu kreiĝis la placo dum la Mezepoko kaj la Renesanco. La pordo unue nomiĝis Pordo de la Serpento, alude al la reliefo de la drako instalita en ĝia fronta parto. La pordo estis fermita pro la sinsekvaj deliktoj kiuj okazis interne, pro kelkaj kaŝitaj ejoj kiuj facilicis la kaŝadon de ŝtelistoj kaj rabistoj.
Ekde tiu tempo ĝi estis konata kiel Fermita Pordo, nomo kiu postvivis la detruadon de la mezepoka pordo. Ĝia malkonstruo okazis en 1569, okaze de la enirado en la urbo de Izabela de Valois, edzino de Filipo la 2-a. La Placo Fermita Pordo, vere, estis voja larĝiĝo de la 19-a jarcento post la malkonstruado de pluraj konstruaĵoj, en kunteksto de diversaj planoj por ordigi la urban planadon.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Historio de Madrido
- Kristana murego de Madrido
- Preĝejo de Sankta Petro la Malnova
- Kvartalo La Latina