Saltu al enhavo

Placo Merdeka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido de placo Merdeka kaj Centra Ĝakarto de Monas en 2011.
Vido de placo Merdeka kaj Centra Ĝakarto de Monas en 2011.
Placo Merdeka
placo [+]

LandoIndonezio

SituoĜakarto
- koordinatoj6° 10′ 31″ S, 106° 49′ 38″ O (mapo)-6.1752777777778106.82722222222Koordinatoj: 6° 10′ 31″ S, 106° 49′ 38″ O (mapo) [+]
Akvokolektejo1 km² (100 ha) [+]
Areo1 km² (100 ha) [+]
Map
Placo Merdeka
Vikimedia Komunejo:  Merdeka Square, Jakarta [+]
vdr

La Placo Merdeka (indonezie Medan MerdekaLapangan Merdeka, signifante Placo de la Libereco, antaŭe nederlande Koningsplein, signifante Placo de la Reĝo) estas la ĉefa placo de la ĉefurbo de Indonezio, Ĝakarto [1].

Ĝi havas areon de ĉirkaŭ unu kvadrata kilometro se vi kalkulas la ĉirkaŭajn liberajn spacojn, igante ĝin unu el la plej grandaj placoj en la mondo [2].

Lokita en la centra parto de la urbo. La prezidenta palaco, konstruaĵoj de kelkaj registaraj departementoj, kaj la Nacia Muzeo de Indonezio situas laŭ la perimetro de la placo. En la geografia centro de la placo staras la tiel nomata Nacia Monumento (Monumen Nasional, mallonge Monas) - 132 metrojn alta steleo simbolanta la sendependecon de la lando, starigita inter 1961 kaj 1976 [3].

La plej interna parto de la placo ĉirkaŭ la monumento hodiaŭ estas parko kun muzika fontano ĉe la okcidenta parto. La plej ekstera parto de la placo estas pavimita kaj estas ofte uzata por militaj paradoj aŭ civilaj manifestacioj, sed ankaŭ por sportaj agadoj kaj distro [4].

La placo ricevis sian nunan nomon en 1945 post kiam Indonezio sendependiĝis de Nederlando. La historia nomo estas Placo Gambir, laŭ la nomo de la responda urba distrikto, kiu apartenas al la tiel nomata Supra Urbo, situanta sude de la historia centro de Ĝakarto. La placo aperis en la 1810-aj jaroj, baldaŭ post kiam komenciĝis la disvolviĝo de la distrikto Gambir [5].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Arti kata merdeka - Kamus Besar Bahasa Indonesia (KBBI) Online (indonezie). Alirita 2019-11-12 .
  2. (2001) Indonesia Handbook, 3rd, page 85. Footprint Travel Guides. ISBN 9781900949514.
  3. Jakarta guide (el Retarkivo {{{1}}})
  4. The National Monument. Indonesia travel. Arkivita el la originalo je 28 May 2015. Alirita 28 May 2015 .
  5. Merdeka Square in Jakarta. Arkivita el la originalo je 2012-03-09. Alirita 2010-06-20 .