Placo Mikelanĝelo

Placo Mikelanĝelo | ||
---|---|---|
![]() | ||
placo [+] | ||
Lando | Italio | |
Situo | Florenco | |
- koordinatoj | 43° 45′ 47″ N, 11° 15′ 55″ O (mapo)43.7629211.26516Koordinatoj: 43° 45′ 47″ N, 11° 15′ 55″ O (mapo) [+] | |
Poŝtkodo | 50125 [+] | |
![]() |
||
Placo Mikelanĝelo | ||
![]() |
||
Placo Mikelanĝelo (itale Piazzale Michelangelo) estas placo kun panorama vido de Florenco, Italio, trovita ĉe la suda bordo de la rivero Arno, en la urboparto Oltrarno.
Ĝi estis konstruita en 1865 laŭ la planoj de la arkitekto kaj urboplanisto Giuseppe Poggi. Florenco estis nelonge la ĉefurbo de Italio en tiu tempo kaj en tiu kunteksto ambiciaj konstru- kaj "renovigado-" projektoj estis aranĝitaj, modeligitaj laŭ la rekonstruo de Parizo fare de Georges-Eugène Haussmann, kiu daŭris ĝis la jarcentŝanĝo en 1900 [1].
Bronzaj kopioj de kelkaj el la verkoj de Mikelanĝelo, kiel ekzemple Davido kaj la kvar alegorioj de la Medici-kapeloj de San Lorenzo, ornamas la placon.
De la Piazzale vi povas vidi la centron de Florenco, de la Forte Belvedere kaj la preĝejo de Santa Croce, al la Ponte Vecchio, la Duomo, la Palazzo Vecchio, la Bargello kaj la tutan vojon al la montetoj sur la norda rando de la urbo, kiel tiuj de Fiesole.
La vasta placo estas centra punkto por busturismo kaj estas bone konektita al la busservo de la urbo [2].
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Frumatena alegorio
-
Alegorio de la Tago
-
Alegorio de la Krepusko
-
Nokta alegorio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Poettinger, Monika. (2017) Florence: Capital of the Kingdom of Italy, 1865-71. Bloomsbury Publishing. ISBN 978-1-350-01399-5.
- ↑ Levey, Michael. (1998) Florence: A Portrait. Harvard University Press. ISBN 978-0-674-30658-5.