Saltu al enhavo

Placo Nathan Phillips

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo Nathan Phillips
placo [+]

LandoKanado
RegionoOntario
SituoToronto
- koordinatoj43° 39′ 9″ N, 79° 23′ 1″ U (mapo)43.6525-79.383611111111Koordinatoj: 43° 39′ 9″ N, 79° 23′ 1″ U (mapo)

Placo Nathan Phillips (Toronto)
Placo Nathan Phillips (Toronto)
DEC
Map
Placo Nathan Phillips
Vikimedia Komunejo:  Nathan Phillips Square [+]
vdr

Placo Nathan Phillips (angle Nathan Phillips Square) estas la centra placo de Toronto, Ontario, Kanado, situanta ĉe la intersekciĝo de Bay Street kaj Queen Street. Ĝi estis malfermita en 1965, kune kun Toronto City Hall, en honoro de Nathan Phillips, urbestro de la grandurbo de 1955 ĝis 1962 [1].

La formo de la placo estas rektangula, kie ĝia norda rando tuŝas la urbodomon. La ĉefa areo de la placo estas pavimita per grandaj betonaj slaboj. Levita konkreta promeno ĉirkaŭas la placon kaj disponigas aliron al la Urbodoma podio.

Sur la suda flanko de la placo estas reflektobaseno kiu funkcias kiel glacisketejo vintre. Tri arkoj estis starigitaj super la baseno por lumigo; En 1989, ili ricevis la nomon "Freedom Arches" (Liberecaj Arkoj) kaj estis dediĉitaj al la memoro de ĉiuj kiuj batalis aŭ defendis liberecon.

Ĉe la okcidenta fino de la placo estas la "Paca Ĝardeno", kiu estis establita por memorigi la lanĉo de atombombo sur Hiroŝimo kaj por marki "la engaĝiĝon de torontanoj al la principo de mondpaco."

Krom tiuj, pluraj skulptaĵoj estas disigitaj ĉirkaŭ la placo, inkluzive de "Three-Way Piece No. 2" (la Arko) kreita fare de skulptisto Henry Moore kaj statuo de Winston Churchill kreita fare de skulptisto Oscar Nemon.

La placo estas unu el la plej okupataj turismaj lokoj de Toronto. Vintre ĝi estas tre populara ĉe urbaj loĝantoj, kiam subĉiela sketejo estas starigita, kaj por novjaraj festoj. En somero, la esplanado kie la sketejo estas instalita estas okupita per malgranda lago kun fontanoj. La placo estas ofta loko de koncertoj, artaj spektakloj kaj manifestacioj [2].

La Grandurbo de Toronto lanĉis dezajnokonkurson en frua oktobro 2006 por peti proponojn por la revivigo de la placo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. City of Toronto > Toronto City Hall tour > Nathan Phillips Square. City of Toronto. Arkivita el la originalo je la 13-a de julio 2009. Alirita la 12-a de julio 2008 .
  2. Toronto City Hall and Nathan Phillips Square. Urban Toronto. Alirita la 25-a de junio 2014 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]