Saltu al enhavo

Placo Nigra Stelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo Nigra Stelo
placo [+]

LandoGanao
SituoAkrao
- koordinatoj5° 32′ 51″ N, 0° 11′ 33″ U (mapo)5.5476-0.1926Koordinatoj: 5° 32′ 51″ N, 0° 11′ 33″ U (mapo) [+]

Placo Nigra Stelo (Ganao)
Placo Nigra Stelo (Ganao)
DEC
Map
Placo Nigra Stelo
Vikimedia Komunejo:  Independence Square (Ghana) [+]
vdr
Placo Nigra Stelo

Placo Nigra Stelo, ankaŭ konata kiel Placo de Sendependeco, estas publika placo en Akrao, Ganao, apuda de la Akraa Sporta Stadiono kaj la Kwame Nkrumah Memora Parko. La placo ofte gastigas la ĉiujarajn sendependecajn festojn tiel kiel aliaj naciaj eventoj kaj estas la ejo por ĉiuj civitaj kaj militistaj paradoj kaj aliaj naciaj renkontiĝoj. Ĝi estis kompletigita en 1961, en tempo por la ŝtata vizito de Reĝino Elizabeto la 2-a al Ganao [1].

La placo havas standojn kiuj povas sidigi proksimume 30 000 homojn. Krome, estas du monumentoj en la placo: la Sendependeca Arko kaj la Nigra Stela Monumento, ankaŭ konata kiel la Nigra Stela Pordego. La statuo de la soldato staranta antaŭ la Sendependeca Arko simbolas la ganaanojn kiuj perdis iliajn vivojn en la lukto por la sendependeco de Ganao.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Black Star Square (angle). Alirita 2020-01-16 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]