Placo de Zocodover (Toledo)
Placo de Zocodover | ||
---|---|---|
placo [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Situo | Toledo | |
- koordinatoj | 39° 51′ 34″ N, 4° 1′ 17″ U (mapo)39.859455555556-4.021375Koordinatoj: 39° 51′ 34″ N, 4° 1′ 17″ U (mapo) | |
Placo de Zocodover | ||
Vikimedia Komunejo: Zocodover Square, Toledo [+] | ||
La Placo de Zocodover aŭ Placo de Zokodover estas placo de la urbo de Toledo, en la regiono de Kastilio-Manĉo, Hispanio. Ĝi estis la kerna centro de la urbo dum la plej parto de sia historio, funkciante kiel ĉefa placo de Toledo. Parto de ĝi estis dezajnita de Juan de Herrera, arkitekto de la monaĥejo de El Escorial, en tempo de la regado de Filipo la 2-a.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]La deveno de la nomo Zocodover estas el araba sūq ad-dawābb, kiu signifas "merkato ŝarĝanimaloj". Tiu placo estis ankaŭ la loko kie okazis taŭrludoj kaj aliaj popularaj ludoj dum la festoj. Temas do pri la centro de la soci vivo de la urbo el mezepokaj tempoj. Sed Zocodover estis ankaŭ centro por pli tristaj agadoj kiaj la Aŭtodafeoj de la Inkvizicio aŭ la publika ekzekuto de mortopunitoj. Pri plej diversaj tialoj, la placo estas menciataj en multaj verkoj de la klasika literaturo hispana.
La antikva placo estis detruita de incendio la 29an de oktobro de 1589, kaj oni decidis konstrui novan. En 1854 okazis ambicia projekto, fare de la teknikisto Santiago Martín Ruiz, por reorganizi la placon de Zocodover, transformante ĝin en placo portaleca rektangula.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fotoj dum la enlanda milito de la Placo de Zocodover http://www.ayto-toledo.org/archivo/imagenes/doherty/doherty.asp