Placo de la Krucanoj
Placo de la Krucanoj | ||
---|---|---|
placo [+] | ||
Lando | Ĉeĥio | |
Situo | Prago | |
- koordinatoj | 50° 5′ 10″ N, 14° 24′ 50″ O (mapo)50.086114.4139Koordinatoj: 50° 5′ 10″ N, 14° 24′ 50″ O (mapo) | |
Poŝtkodo | 110 00 [+] | |
Placo de la Krucanoj | ||
Vikimedia Komunejo: Křižovnické náměstí (Prague) [+] | ||
Placo de la Krucanoj (ĉeĥe Křížovnické náměstí) apartenas al la plej malgrandaj placoj en Prago. Ĝi estas limigata per la fronto de l' preĝejo de la Savinto (13), la frubaroka preĝejo de Sankta Francisko kaj la Malnovurba pontoturo (15), vera juvelo de ĉeĥa altgotiko el la epoko de Karolo la 4-a. La preĝejo de Sankta Francisko, aparteninta al la ordeno de Kruckavaliroj, estis konstruita dum la dekjaro 1679-89 laŭ planoj de la franca baroka arkitekto-konstruisto Jean Baptiste Mathey. La pentraĵo de la kupolo, la "Lasta juĝo" estas verko de V. V. Reiner (1722-23). La okcidentan flankon de la preĝejo tuŝas la frubaroka sidejo de la generaloj de la Kruckavalira ordeno (1681-62), al kiu la dua etaĝo estis aldonita en 1846. Antaŭ la preĝejo staras monumento de Karolo IV, skulptaĵo de A. Hähnel el Dresden (1848). Maldekstre de la portalo staras vinkolono portanta la statuon de Sankta Venceslao, verko de J. J. Bendel (1676).
Ĝi portas nomon laŭ monaĥejo de Kavalira ordeno de krucanoj kun ruĝa stelo.