Planetario Ostrava
Planetario Ostrava (Observatorio kaj planetario de Johann Palisa) | |
ĉeĥe: Planetárium Ostrava | |
observatorio | |
Planetario Ostrava
| |
Oficiala nomo: Planetárium Ostrava | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo |
Urbo | Ostrava |
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio |
Parto de | Altlernejo mineja - TUO |
Situo | Planetario Ostrava |
- alteco | 275 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 50′ 14″ N 18° 08′ 42″ O / 49.83722 °N, 18.14500 °O (mapo) |
Fondo | 15-an de oktobro 1980 |
Vizito | 50 000 ĝis 55 000 pers./jaro |
Plej facila aliro | el Krásné Pole |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Nomita laŭ | Johann Palisa |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
Retpaĝo: planetarium.vsb.cz | |
![]() |
Planetario Ostrava (antaŭe Observatorio kaj planetario de Johann Palisa) estas observatorio kaj planetario troviĝanta en ostrava urboparto Krásné Pole.
La konstruaĵo devenas el la jaro 1980, ĝi havas la trian plej grandan ĉambregon de la planetario kun diametro 12,5 metroj kaj komune kun Brno la duan plej grandan projekcian aparaton en Ĉeĥio. La ĉambrego por 100 vizitantoj estas ekipita per projekcia planetario Zeiss RFP DP 2 (meza tipo) kun aldonaj projekciiloj, plu per du paroj de diaprojekciiloj kaj datoprojekciilo.
La planetario projekcias sur artefarita firmamento proksimume 9000 stelojn, planedojn, Sunon, Lunon, kometojn kaj pluaj universajn objektojn. La observatorio estas ekipita en la okcidenta duonkupolo per teleskopo Coudé refraktor (diametro 150 mm), en la orienta kupolo per teleskopoj Meniscas (150 mm), Newtom (300 mm) kaj vico de malpli grandaj transporteblaj lornoj. Parto de la aparata ekipaĵaro estas ankaŭ CCD kamerao SBIG-ST7.
Regule estas aranĝataj agadoj por lernejoj kaj publiko.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Programo en la planetario
-
Ekspozicio en la planetario