Plastido
Aspekto
En biologio, la plastido estas membrane ĉirkaŭvolvita organeto en eŭkariotaj ĉeloj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La plastido estas organeto troviĝanta en plantoj (vastasencaj: teraj plantoj, rodofitoj, klorofitoj) kaj kromistoj. Ekzistas diversaj plastidoj de diversaj funkcioj. Ekzemple:
- la kloroplasto estas plastido uzata por fotosintezo.
- la kromoplasto estas uzata por sintezo kaj konservo de pigmentoj.
- la leŭkoplasto estas senpigmenta plastido.
Origino
[redakti | redakti fonton]La plastidoj en plantoj (vastasencaj: teraj plantoj, rodofitoj, klorofitoj) originis per endosimbiozo de cianobakterioj.
La plastidoj de kromistoj originis per endosimbiozo de rodofito.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plastidon malkovris kaj nomis Ernst Haeckel en 1866. Tamen, la moderna difino estis unue proponita de A. F. W. Schimper en 1882.[1]
La termino plastido devenas de la helena πλαστός plastós “formita, modlita”.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Schimper, A. F. W. (1882). “Ueber die Gestalten der Stärkebildner und Farbkörper”, Botanisches Centralblatt (de) 12, p. 175.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Chan, Cheong Xin; Debashish Bhattacharya . “The origins of plastids” (en).
- Gould, S.B.; R. F. Waller, G. I. McFadden (2008). “Plastid evolution”, Annual Review of Plant Biology (en) 59, p. 491–517. doi:10.1146/annurev.arplant.59.032607.092915.
- Keeling, P.J. (2010-03). “The endosymbiotic origin, diversification and fate of plastids”, Philosophical Transactions of the Royal Society of London. Series B, Biological Sciences 365 (1541), p. 729–48. doi:10.1098/rstb.2009.0103.