PlayAround
PlayAround estis usona firmao fondita de Joel H. Martin, antaŭe kunfondinto de American Multiple Industries,[1] la unua kompanio de erotikaj videoludoj por Atari 2600.
PlayAround aĉetis la rajtojn de la titoloj kreitaj de American Multiple Industries post ties malapero en 1983, kaj publikigis ilin kiel duoblaj kartoĉoj : ili estis pli longaj kartoĉoj kiuj entenis malsaman ludon ĉe ĉiu fino. PlayAround publikigis pliajn titolojn, unikajn kompare kun tiuj akiritaj de American Multiple Industries, kaj kreis inajn versiojn de kelkaj el siaj ludoj por provi kapti alian merkatan segmenton, kio tamen ne tre sukcesis. Kvankam la temoj de la ludoj povus esti konsiderataj plenkreskulaj, la grafikaĵoj estas tre rudimentaj kaj ĝenerale sufiĉe malbonkvalitaj, postulante konsiderindan imagon por rigardi ilin kiel ion pli ol kuriozaĵon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Porno Hustlers Of The Atari Age (en-us) (6 September 2021). Alirita 2022-01-01 .