Saltu al enhavo

Plaza & Janés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plaza & Janés
eldonejo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1959 vd
Lando(j) Hispanio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Plaza & Janés (Plaza y Janés, Plaza kaj Janés) estas eldonejo kun sidejo en Barcelono, Hispanio.

Ĝi estis fondita en Barcelono en 1959, kiel rezulto de la kunigo de la entreprenoj de Germán Plaza (Ediciones Cliper) kaj de la eldonisto kaj poeto Josep Janés i Olivé. Ĝi pliampleksiĝis kaj ĉirkaŭ la 1970-aj jaroj ĝi jam ludis gravan rolon en la eldonmerkato kaj de Hispanio kaj de Hispanameriko.​ En 1984 la germana grupo Bertelsmann akiris ĝin kaj en 2001 Bertelsmann ariĝis kun la itala eldonejo Mondadori en la grupo Random House Mondadori. En 2013, la Grupo Bertelsmann ariĝis kun la brita eldonejo Penguin pro kio Plaza & Janes iĝis parto de Penguin Random House Grupo.​

En la katalogo de la eldonejo Plaza & Janés elstaras prestiĝaj eksterlandaj verkistoj kiel Stephen King, John le Carré, Ken Follett, Mika Waltari, George R. R. Martin kaj Isabel Allende, kun aliaj hispanaj kiel Javier Reverte, José Luis Sampedro, Adelaida García Morales kaj Julia Navarro.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Plaza & Janés en la hispana Vikipedio.