Plumbero-turo (Tata)
Plumbero-turo | |||
---|---|---|---|
Situo | |||
Geografia situo | 47° 38′ 35″ N, 18° 18′ 52″ O (mapo)47.64305555555618.314444444444Koordinatoj: 47° 38′ 35″ N, 18° 18′ 52″ O (mapo) | ||
| |||
<mapframe>: The JSON content is not valid GeoJSON+simplestyle. The list below shows all attempts to interpret it according to the JSON Schema. Not all are errors.
| |||
La Plumbero-turo aŭ belvedero de Fellner (origine hungare: Söréttorony aŭ Fellner Jakab-kilátó) estas la plej alta punkto de Tata (Hungario), konata turista celloko de la urbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1939 en tiu loko oni produktis plumberojn. Fandita plumbo estis gutita de la supro de la turo en vazon plenigitan kun akvo sur la teretaĝo. Kiel rezulto de la falo, la plumbogutoj fariĝis sferaj, do kiam ili trafis la akvon, ili solidiĝis en ĉi tiu formo. Ekde la 1960-aj jaroj oni produktis la plumberojn laŭ alia metodo, tial la turo estis superflua. Tamen ĝi ne estis malkonstruita, ĉar la turo iĝis belvedero (renovigita en 2019).
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sur monteto 166 m alta super la marnivelo. La turo estas 37 m alta kaj 175 ŝtupoj kondukas al la supro. La arkitekto estis Jakab Fellner, kiu konstruis ankaŭ aliajn konstruaĵojn en la urbo. El la supro estas videbla urboj Tata kaj Tatabánya, vilaĝo Dunaalmás kaj montaro Gereĉe. Proksimaj vidindaĵoj estas Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Tata), akvoturo kaj Kalvaria kapelo (Tata).