Saltu al enhavo

Pluvsezono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diagramo pri pluvokvanto por Angolo: la pluvsezono estas markita blue.

En tropika kaj subtropika klimato la pluvsezono estas tiu periodo de la jaro, dum kiu falas pli da pluvo ol averaĝe (kontraŭo: seka sezono).

En zonoj de modera klimato (trans la 42-a grado de latitudo) ne ekzistas "pluva sezono", la precipitaĵo distribuiĝas pli-malpli egale al ĉiuj sezonoj.

La daŭro varias laŭ la geografia pozicio: ĝenerale ĝi daŭras ju pli longe des pli oni proksimiĝas al la ekvatoro.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]