Poŝtejo Christkindl
Poŝtejo „4411 Christkindl“ estas speciala adventa-kristnaska poŝtejo en Christkindl, kvartalo de la aŭstra urbo Steyr. Ĝi estas malfermita ĉiujare ekde la vendredo antaŭ la unua advent-dimanĉo ĝis la 6-a de januaro. Ĉiuj sendaĵoj leteraj ricevas specialan stampon. Ĝi apudas la pilgriman Kirkon Gracoplena Infano Jesuo je Unterhimmel[1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Ideon krei tian postejon havis en 1946 ano de la okupanta Usona Armeo.[2] La Aŭstra Poŝto unuafoje en 1950 en la paroĥestrejo de Unterhimmel aranĝis tion kun ununura dungito. Ĉi-jare ne tute 42 miloj da ekspedotaĵoj estis prizorgataj, dume en 1965/66 temis jam pri pli ol miliono.[3] En 1950 estis permesataj nur enlandaj ekspedoj kun (tre malofta) verda speciala stampo. Jam en 1951 la tuto translokiĝis al la gastejo Zur schönen Aussicht ĉe roko piede de la preĝejo. (hodiaŭa nomo de la hotelo: Christkindlwirt).[4][5] De 1951 oni rajtis sendi siajn salutojn kaj bondezirojn ankaŭ eksteren de Aŭstrujo.
De 1965 ekzistas krom kristnaska speciala stampo ankaŭ unu por epifanio (kiu validas inter la 26-a de decembro ĝis la 6-a de januaro).[6]
Adreso kaj funkcio
[redakti | redakti fonton]La sekvaj ekspedi-varioj eblas:[7][8]
- rekta transdono enpoŝteja je Unterhimmel, kun ricevo de permana stampado
- transdono en iu alia poŝtejo en Aŭstrujo: tie oni metas kostan markon kun indiko tra Christkindl-poŝtejo sur kesto kun pluraj kolektitaj leteroj. Ili ricevos permaŝinan stampadon en Unterhimmel
- transdono per aplikaĵo
- transdono disde aliaj landoj: per internacia respondkupono
- sendo de letero rekte al Christkindl-poŝtejo (kun aldonita poŝtmarko/respondkupono); tion ofte faras infanoj kun deziro skribi rekte al Jesuo infana
Krome ĉiujare aperas speciala poŝtmarko kristnaska. Jenas la adreso: Postamt Christkindl, Christkindlweg 6, 4411 Christkindl.
Statistiko
[redakti | redakti fonton]En 2009 okazis 1.970.000 stampoj: el kiuj 1.415.000 mane, 65.000 maŝine kaj 490.000 laŭpete sen sendado. Oni respondis al 3.426 leteroj de infanoj el Aŭstrujo kaj al 3.857 leteroj fremdlandaj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ kirka komunumo kun religiaj flankoj
- ↑ "Zum Jubiläum: 10 interessante Fakten über das Postamt Christkindl - ĉe: Oberösterreichische Nachrichten, 26.11.2024
- ↑ "Postamt Christkindl" - ĉe: AEIOU-leksikono
- ↑ Raimund Ločičnik: Das Steyrtal, Sutton Verlag, Erfurto 2010, ISBN 978-3-86680-647-4, p. 109
- ↑ hejmpaĝo hotela
- ↑ "60 Jahre Weihnachtspostamt Christkindl" - ĉe: paĝaro de la Diocezo Linz, 12.10.2009
- ↑ "Postamt Christkindl öffnet wieder seine Pforten" - ĉe: post.at, 25.11.2016
- ↑ informoj ĉe steyr-nationalpark.at