Población de Cerrato
Población de Cerrato | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34219 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 101 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 48′ N, 4° 26′ U (mapo)41.792777777778-4.4283333333333Koordinatoj: 41° 48′ N, 4° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 806 m [+] | ||
Areo | 19,8 km² (1 980 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Población de Cerrato [+] | |||
Población de Cerrato [poblaZJON dezeRAto] estas municipo en la sudo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Población de Cerrato estas etimologie komprenebla kiel Loĝloko de Cerrato, alude al la komarkonomo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,80 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 112 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 34 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Kvankam apartenanta al la provinco Palencio, la aliroj devas esti faritaj el la provinco Valadolido, precize el la loĝloko Valoria la Buena, je 9 km kiu funkcias kiel ties serva centro.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la ermitejo, la vinkeloj ktp.