Pobladura de Pelayo García
Pobladura de Pelayo García | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24249 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 354 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 18′ N, 5° 41′ U (mapo)42.306111111111-5.6855555555556Koordinatoj: 42° 18′ N, 5° 41′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 795 m [+] | ||
Areo | 20,17 km² (2 017 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pobladura de Pelayo García [+] | |||
Pobladura de Pelayo García [poblaDUra depeLAĝo garZIa] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Páramo (Altebenaĵo aŭ Stepo), en la sudo de la provinco. Pobladura de Pelayo García estas komprenebla etimologie kiel Reloĝejo de Pelayo García, alude al la senjoro de la reloĝado.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,17 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 388 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 100 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 42 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. Iam estis juda kvartalo.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam vitejoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Estas dancofesto pri la Kristokorpo.