La Puebla de Caramiñal (en galega kaj oficiale ekde 1982 A Pobra do Caramiñal kaj esperante Pobra do Karaminjal) estas municipo situa sudokcidente de la provinco Korunjo (Galegio, Hispanio), en la komarko Barbanza. Limas kun la municipo de Boiro norde, Ribeira sude kaj Puerto del Son okcidente. Troviĝas en la nordokcidenta bordo de la Rio de Aroso. Ĝi enhavas 5 paroĥojn nome: Santa María La Antigua del Caramiñal, Santiago del Deán (Castelo), Santa Cruz de Lesón, Santa María do Xobre kaj San Isidro de Posmarcos. Pobra do Karaminjal gravas pro enhavo de multaj preĝejoj kaj palacoj de diversaj epokoj.