Saltu al enhavo

Podgoria

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Podgoria, jen germane, kroate Podgorje, hungare Hármasfalu [hArmaŝfalu], estas ne memstara unuigita vilaĝeto en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando, en la distrikto Oberwart, en la komunumo Weiden bei Rechnitz. La slavdevena historia hungara loknomo estis Podgoria (=sub monto). En 1906 la vilaĝo ricevis hungarecan nomon signifanta triopo-vilaĝoj pro la hungariga politiko.

Vojo en "Suba" Podgoria
Panoramo de "Supra" Podgoria

Situo[redakti | redakti fonton]

Podgoria situas flanke de monto laŭ negrava flankovojo. Rechnitz troviĝas 16 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence en tiu loko fondiĝis 3 apartaj vilaĝetoj: "Suba" Podgoria, "Supra" Podgoria kaj Parapaticshegy [parapatiĉhedj]. En la 17-a jarcento kroatoj fondis vilaĝeton Bošnjak Brig, kiu iĝis Suba Podgoria. Pli frue tie estis nur farmo de germana familio Geiger, tial la germana loknomo estas Geigermeierhof. Inter 1517-1547 bosnianoj alvenis, kiuj fondis Supra Podgoria, germane Unterwald, kroate Malo Podgorje. Proksime la bienestro estis "Parapatić" kie kroatoj fondis vilaĝeton. En 1910 vivis en la unuigita komunumo 324 homoj (germanoj en malplimulto, kroatoj en plimulto). Ĝis la traktato de Trianon la loĝloko apartenis al la Hungara reĝlando en Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Vas/Eisenstadt, al distrikto Kőszeg/Güns, poste al la respubliko Aŭstrio, inter 1938-1945 al nazia Germanio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara Vikipedio