Poffert
Poffert speco de potkuko (ne konfuzu kun poffertjes) estas groninga manĝaĵo. En aliaj partoj de Nederlando ekzistas preskaŭ simila recepto sed kun alia nomo: ketelkoek, Jan in de zak aŭ broeder.
Poffert estas kamparula manĝaĵo kaj antaŭ ĉio estas manĝata kiel deserto, plejofte dum la vintro ĉar ĝi estas sufiĉe malfacile digestebla manĝaĵo. Poffert enhavas memfermentan bakfarunon (aŭ ordinara faruno kun gisto), korintajn sekvinberojn, rosinojn, lakton, ovojn, butero, sukeron kaj kelkfoje ankaŭ kanditan cedratŝelon. La pasto estas preskaŭ same kiel tiu de patkukoj, ĝi tamen devas leviĝi dum iom da tempo.
La poffert estas bolbanita en speciala ladskatolo. Por preventi albakiĝon kelkfoje oni tegas la internon de la ladskatolo per tranĉaĵoj de lardo. Ĝi estas manĝata kun butero kaj sukersiropo.