Pohodlí (Ptení)
- Tiu ĉi artikolo temas pri domaro apartenanta al municipo Ptení en distrikto Prostějov. Pri vilaĝo en distrikto Svitavy temas artikolo Pohodlí.
Pohodlí | |
domaro | |
Vido de ponteto trans rojo Ptenka al arbaristejo
| |
Oficiala nomo: Pohodlí | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Prostějov |
Administra municipo | Ptení |
Historia regiono | Moravio |
Montaro | Drahana montetaro |
Rojo | Ptenka |
Situo | Pohodlí |
- koordinatoj | 49° 30′ 37″ N 16° 55′ 28″ O / 49.51028 °N, 16.92444 °O (mapo) |
Katastro | 18,52 km² (1 852 ha) Ptení |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 798 43 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Pohodlí estas domaro en Ĉeĥio, parto de municipo Ptení en distrikto Prostějov. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km okcidente de Ptení. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 92 adresoj. En la jaro 2011 ĉi tie daŭre vivis 280 loĝantoj.
Pohodlí situas en katastra teritorio Ptení kun areo 18,52 km2.
Historio
[redakti | redakti fonton]Sur la loko situadis loĝigejo jam en la 14-a jarcento, sed kiu pli poste pereis. Dum la dua mondmilito ĉi tiea gastejo servis kiel kaŝejo por partizanoj el grupo Jermak.
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĉe ŝoseo situas eksa gastejo, kiu estis rekonstruita kaj nun ĝi servas al loĝceloj. Inter tilioj ĉe la ponteto trans rojo Ptenka situas malnova ligna kruco. En vojkurbiĝo ĉe arbaristejo situas nove riparita ligna kruco.
Naturaj rilatoj
[redakti | redakti fonton]La domaro estas el ĉiuj flankoj ĉirkaŭita de arbaroj, sole mallarĝa strio sude kreas kampon tiriĝanta al municipo Stínava. Tra la domaro flus rojo Ptenka.
Turismo
[redakti | redakti fonton]La domaro estas grava turisma punkto. Ĉe vojmontrilo "Na Pohodlí" renkontiĝas blua turisma vojo el direkto Malé Hradisko - Okluky, kiu plu daŭrigas direkte al Stražisko - Štarnov - Nová Dědina - Budětsko - Hvozd - Vojtěchov, kun
flava vojo, kiu kondukas sur vojlinio Buková - Lipová - Seč kaj el Pohodlí ĝi daŭrigas al Ptenský Dvorek kaj Bělecký mlýn.
Verda turisma vojo kondukas el Stínava kaj el Pohodlí ĝi daŭrigas tra valo de rojo Ptenka ĝis Ptení, plu al Bělecký mlýn, ĝis Lutotín, Bílovice kaj tra naturmemorindaĵo Pod zápovědským kopcem al Smržice.
Tra la domaro kondukas biciklovojo 5039 el direkto Čelechovice na Hané - Kostelec na Hané - Ptení kaj ĝi daŭrigas plu en direkto Seč - Hrochov - Lipová - Horní Štěpánov.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Eksa gastejo
-
Renovigita kruco en vojkurbiĝo
-
Kruco inter tilioj ĉe ponteto trans rojo Ptenka
-
Ptenka sub la ponteto
-
Turisma vojmontrilo
Panoramo
[redakti | redakti fonton]
|