Pomokuko
Aspekto
Pomokuko aŭ pomkuko aŭ pomtorto estas kuko farita el pasto kaj pomoj.
Ekzistas sennombraj variantoj el diversaj pastoj kun gisto aŭ bakpulvoro. Oni preparas pomkukojn aŭ surbakplato aŭ en bakujo. Oni prefere uzas acidajn pomojn, kiel ekzemple Boskoop, ofte aldoniĝas ankaŭ nuksoj aŭ sekvinberoj. Famas la angla crumble, kiu konsistas el pomoj kovritaj de pasteroj.
La plej delikataj kaj pufaj pomkukoj ordinare iĝas el gistopasto. Ĉe tio la pomkuko povas esti kovrita, duonkovrita kaj malkovrita.