Ponto Nomentano
Aspekto
Ponte Nomentano (Pons Lamentanus) | ||||
---|---|---|---|---|
deck arch bridge • ŝtonponto • Romia ponto • bridge castle | ||||
Situo | ||||
Loko | Romo (Italio) | |||
Koordinatoj | 41° 56′ 1″ N, 12° 31′ 57″ O (mapo)41.93361111111112.5325Koordinatoj: 41° 56′ 1″ N, 12° 31′ 57″ O (mapo) | |||
Suriras | Via Nomentana | |||
Transiras | Aniene | |||
Ecoj | ||||
Longo | 60 m | |||
Larĝo | 7,35 m | |||
Aperturoj | 3 | |||
Uzado | piediranta ponto | |||
Konstrutipo | Arkoponto kun daŭba volbo | |||
Konstruado | ||||
Datoj de konstruo | supozeble 1 jc. a. Kr. | |||
Mapo | ||||
| ||||
Ponto Nomentano estas ponto de Romo sur la rivero Aniene en la kvartalo Monte-Sacro. Ĝi estas por piedirantoj ponto.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estis unu el la plej gravaj eksterurbaj pontoj de antikva Romo. La unua ponto estis konstruita je la 1a jarcento a.K. el kvadrataj blokoj de tofo.
Kronologio
[redakti | redakti fonton]- 549: La ponto estis parte detruita de Totila.
- 552: rekonstruo fare de bizanca generalo Narseso.
- 800 : Karlo la Granda iris al Romo kun sia filo. Tradicio rakontas, ke li renkontis tie kun papo Leono la 3-a
dum aŭtuno, precize je la 22a de novembro.
- Je la 8a jarcento oni aldonis du turojn sub la regado de papo Hadriano la 2-a .
- Poste oni aldonis murojn je la 12a-13a jarcentoj.
- La ponto apartenis laŭ la epoko al multaj diversaj familioj ĝis kiam en 1532 ĝi iĝis urba doganejo.
- La franca verkisto Stendhal (Henri Beyle, 1783-1842) inkludis en sia libro "Promenades dans Rome" rakonton pri promenado de la 18a de aprilo 1828 al la Monto Sakro kaj tra tiu ponto.
- Dum la jaro 1849 ĝi estis multe detruita de la francoj sed tuj rekonstruita poste.
- De la jaro 1997 oni rajtas trapasi ĝin nur piede pro sekureco.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Ponto Nomentano de Giuseppe Vasi, jaro 1752.
-
La ponto Nomentano pejzaĝe.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La ponto konsistas en du turoj kaj arko inter ili. Tie trairis la fama Romia Strato Nomentana.