Popice (germanePoppitz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de distrikta urbo Znojmo. Ĝi troviĝas proksimume 5 km sudokcidente de Znojmo. Estas ĉi tie registritaj 74 adresoj. Daŭre ĉi tie vivas 187 loĝantoj (2021). Popice estas naskoloko de verkisto Charles Sealsfield, al kiu estis inicita loko nomata Ŝtono de Sealsfield. Temas pri belvideja punkto kaj oftan haltejon de turistoj sur flanko de profunda rivera valo kun belvidejo en kanjonon de Dijo. Popice limas kun Nacia parko Podyjí kaj ĝi fariĝas tial turista celo, al kio helpas ankaŭ kelke da biciklovojoj.
Popice situas en katastra teritorio Popice u Znojma kun areo 6,67 km².
Popice (devene: Popovice, germanePoppitz) estis en historiaj kronikoj menciita unuafoje en la jaro 1252 en dokumento de Přemysl Otakar, en kiu Popice estas konfirmata kiel posedaĵo de Kavalira ordeno de krucanoj kun ruĝa stelo el Hradiště u Znojma. En la jaro 1680 trafis la vilaĝon pesta epidemio, pro kiu mortis 150 el tiamaj 382 loĝantoj. En la jaro 1834 vivis en 74 domoj 408 loĝantoj, kiuj estis plejparte katolikaj germanoj. En la jaro 1945 ĉi tie estis ĉiuj loĝantoj forŝovitaj, da novaj loĝantoj venis nur malmulte.