Saltu al enhavo

Popular Computing Weekly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Popular Computing Weekly
revuo • prikomputila revuo
Periodeco Ĉiusemajna

Lando  Britio
Urbo Londono
Publikigisto Sunshine Publications
Focus Publishing
Establodato 23-a de aprilo 1982
Ĉesigita publikado 14-a de junio 1990
ISSN 0265-0509

vdr

Popular Computing Weekly estis komputila magazino en Britio publikigita de 1982 ĝis 1990. Ĝi kelkfoje estis referencita kiel PCW (kvankam tiu mallongigo estas pli ofte asociata kun la revuo Personal Computer World).

La magazino unue estis publikigita la 23-an de aprilo 1982.[1] Ĝia temaro estis ĝenerala, kovrante ludojn, sed ankaŭ komercajn kaj produktemajn programarojn. La fonda kompanio estis Sunshine Publications[2], bazita en Londono kaj la komenca ĉefredaktoro estis Duncan Scot.[1] En 1989 ĝi kunfandis kun Computer Gamesweek.

La magazino estis rimarkinda kiel la sola nacia ĉiusemajna komputila revuo en Britio tiutempe. Ĝi ankaŭ konatiĝis pro sia malantaŭa paĝo, kiu estis kovrita de reklamoj en la formo de bildstrio, Piman, fare de la firmao Automata UK inter la jaroj 1983 kaj 1986.

Alia rimarkinda trajto de la fruaj eldonoj estis la altkvalita arto sur la kovriloj de la revuo. Ĉi tiuj malaperis antaŭ 1983.

Ankaŭ notinda estis kutima kolumno dediĉita al aventuraj videoludoj, precipe tekstaj aventuroj. Recenzoj kaj subtilaj malkaŝaĵoj estis avide atenditaj. Legantoj, kiuj kompletigis la tre sukcesan tekstan aventuron The Hobbit, unue publikigitan ĉe ZX Spectrum, estis invititaj aldoni siajn nomojn al la "Hobbit Hall of Fame" La revuo ĉesis kun la 415-a numero publikigita en junio 1990.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 List of all general computer magazines known to me that were first published at the latest 1985, perhaps 1986 (en-GB). BBC Micro dot net (10 April 2007). Arkivita el la originalo je 2012-03-04. Alirita 1 February 2017.
  2. Tony, "MEGAGRAPH: 1983's UK home computer chart toppers", The Register, 3 January 2013. Kontrolita 1 February 2017. (en-GB)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]