Porco Rosso
"La skarlatkolora porko" | |
---|---|
animea filmo • movbilda filmo | |
Originala titolo | 紅の豚 [Kurenai no buta] |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana lingvo |
Kina aperdato | 18 jul. 1992, 16 dec. 1994 |
Daŭro | 93 minutoj |
Ĝenro | animeo |
Kameraado | Atsuŝi Okui |
Reĝisoro(j) | Mijazaki Hajao |
Produktisto(j) | Toŝio Suzuki |
Scenaro | Mijazaki Hajao |
Loko de rakonto | Italio • Adriatiko • Milano |
Muziko de | Hisaiŝi Ĝo |
Produktinta firmao | Studio Ghibli |
Honorigoj | Annecy Cristal for a Feature Film |
IMDb | |
Porco Rosso (itale. "Porko Ruĝa") aŭ origine Kurenai no Buta (japane: 紅の豚 [kurenai no buta], laŭvorte: La skarlatkolora porko) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli publikigita en 1992.
La reĝisoro estis Hayao Miyazaki. La muzikon por la filmo komponis Joe Hisaishi.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La piloto Porko Rosso (homo kun la kapo de porko) batalas por mono kontraŭ aerpiratoj. Kiam lia hidroplano estas batalante damaĝita li sukcesas fuĝi al amika inĝeniero por lasi konstrui novan hidroplanon por li. La juna nepino Fiona de la inĝeniero prenas tiun taskon, kio Porko Rosso unue ne volas akcepti, sed baldaŭ vidas ke ŝi estas alttalentulino. Pro ŝia peto kaj pro teknika neceso Porko Rosso lasi ŝin flugi kun li, kaj ili amikiĝas. Rakontante Porko Rosso lasas kompreni partojn de sia antaŭa vivo al ŝi. Finfine Porko Rosso devas batali kontraŭ la piratoj kaj kontraŭ sian malamikon, la piloto Kurtis, kiu esperas gajni la belan S-inon Ĝina.
Ĉefaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Porko Rosso (ポルコ・ロッソ [poruko rosso])
- Sinjorino Ĝina (マダム・ジーナ [madamu ĝīna])
- Plejaĝulo de la familio Pikkolo (ピッコロおやじ [pikkoro ojaĝi])
- Ĉefo Mammajuto (マンマユート・ボス [manmajūto bosu])
- Fiona Pikkoro (フィオ・ピッコロ [fio pikkoro])
- Sinjoro Kurtis (ミスター・カーチス [misutā kāĉisu])
Filmo
[redakti | redakti fonton]La filmo Kurenaj no buta aperis en la japanaj kinejoj en 1992, en la jarfino de 1992 ankaŭ en LD (laserdisko) kaj dum multaj jaroj estis konata kaj fama nur en Japanio. Finfine tiu filmo estis dublita en la francan, en la anglan, kaj en kelkajn aliajn lingvojn kaj aperis en DVD.
Titolo en aliaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]lingvo | titolo | signifo | |
angla | Porco Rosso | porko ruĝa | |
finna | Punainen sika | porko ruĝa | |
franca | Porco Rosso | porko ruĝa | |
germana | Porco Rosso | porko ruĝa | |
hispana | Porco Rosso | porko ruĝa | |
itala | Porco Rosso | porko ruĝa | |
japana | 紅の豚 | skarlatkolora porko | |
kroata | Porco Rosso | porko ruĝa | |
normĉina | 红猪 | skarlatkolora porko | |
pola | Szkarłatny pilot | skarlatkolora piloto |
Libroj
[redakti | redakti fonton]En 1992 en Japanio aperis ankaŭ la kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri "Kurenaj no buta" eldonita de Tokuma Ŝoten.