Pordego Bisagra
Pordego Bisagra | ||
---|---|---|
urba pordego [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Regiono | Kastilio-Manĉo | |
Situo | Toledo | |
- koordinatoj | 39° 51′ 45″ N, 4° 1′ 31″ U (mapo)39.8625-4.0252Koordinatoj: 39° 51′ 45″ N, 4° 1′ 31″ U (mapo) | |
Pordego Bisagra | ||
Vikimedia Komunejo: Puerta Nueva de Bisagra [+] | ||
La Pordego Bisagra aŭ Nova Pordego Bisagra, ĉar estas ankaŭ alia samnoma pli malgranda, estas monumenta pordego situanta en la murego de Toledo, Kastilio-Manĉo, Hispanio.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]Ĝi nomiĝas tiele pro sia origina araba nomo Bib-xacra, laŭ tekstoj de la 12-a jarcento, kio signifas "Pordego de la Sagra", ĉar estis natura elirejo al la natura komarko tiunoma.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ties origino estas islama, kaj de tiu epoko oni konservas la centran parton, sed ĝi estis rekonstruita de Alonso de Covarrubias en la 16-a jarcento.
Arkitekta analizo
[redakti | redakti fonton]Estas formata de du korpoj sendependaj kun du altaj muroj kun kreneloj kiuj unuigas ilin, formante korton inter ili.
La parto alurba estas de duoncirkla arko flankigita de kvadrataj turoj, fine per tegmentoj kaj blazono de Karlo la 5-a en la supra parto.
La ekstera parto, atribuita al Covarrubias, estas formata de arko kun kusenecaj ŝtonoj sur kiuj apogas sin granda blazono de la Imperia Urbo Toledo, kun sia nekonfuzebla dukapa aglo. Flanke al tiu enirejo estas du grandaj turegoj cirklaj kaj kun kreneloj.