Port Moody estas urbo en Brita Kolumbio, Kanado, kaj municipo, kiu estas membro de la metropola regiona distrikto Vankuvero.
Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 33 551 loĝantoj sur areo de 25,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 296 loĝantoj/km².
Ĝi ĉirkaŭas la orientan finon de Burrard Inlet kaj estas la plej malgranda el la Tri-Urboj, limita de Coquitlam en la oriento kaj sudo kaj de Burnaby en la okcidento. La vilaĝoj de Belcarra kaj Anmore, kune kun la Marbordaj Montoj, situas en la nordokcidento kaj nordo, respektive.