Portalo:Esperanto/Kuriozaĵoj
Aspekto
- En la nederlandlingva vikipedio, la 18-an de novembro 2006, la Esperanto-portalo estis elektita kiel portalo de la semajno.
- Moresnet estis, de 1816 al 1919, eŭropa ŝtato situanta inter Germanio, Belgio kaj Nederlando. Estis proponoj igi Esperanton ĝia oficiala lingvo.
- Hungaroj povas elekti inter kelkaj lingvoj por pasi la enir-ekzamenon al universitato. Inter ĉi tiuj lingvoj Esperanto aperas kiel la kvara kandidato laŭ ofteco de la elekto.
- La Vikipedio en Esperanto membras la aron de Vikipedioj, kiuj superas cent mil artikolojn: ĝi atingis tiun sojlon la 15-an de junio 2008. En tiu-ĉi momento ĝi enhavas 363 676 artikolojn.
- La artikolo, Esperanto estis elektita kiel elstara artikolo en ok lingvoj: Esperanto, la franca, la finna, la germana, la japana, la pola, la rusa, kaj la sveda.
- La artikolo Antoni Grabowski elektiĝis kiel "traduko de la semajno" en la internacia Wikimedia en majo 2005 kaj ĝi atingis rekordan nombron de 29 diverslingvaj tradukoj.