Saltu al enhavo

Portalo:Politiko/Artikolo de la monato/9

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Silvio BERLUSCONI [Silvjo Berluskoni] (naskiĝis la 29-an de septembro 1936 en Milano) estas, kaj ĝis nun jam plurfoje estis, la ĉefministro de Italio (kaj ĝis nun jam plurfoje estis la ĉefministro). Li estas miliardulo kaj posedanto de pluraj italaj amaskomunikiloj. Li fondis la italan partion Forza Italia kaj estis ĝia estro; laŭ lia propono estis fondita nova centra-dekstra partio Popolo de la Libereco en 2009, kies unua estro li estas.

Berlusconi fariĝis fama origine kiel industriisto en multaj sektoroj. Li estas nuntempe la plej riĉa homo en Italio. Nur en la komenco de la 1990-aj jaroj li eniris politikan karieron, fondante la centran-dekstran partion Forza Italia. Li prezentis sin mem kiel homo ne tuŝita de la multaj skandaloj pri korupteco, kiuj tuŝis italan politikon en la antaŭaj jaroj. Li estis elektita kiel ĉef-ministro en 1994, sed la registara koalicio kolapsis antaŭ la fino de lia mandato kaj li devis rezigni. La kolapso estis kaŭzita de la fakto ke la Norda Ligo de Umberto Bossi decidis eliri el la registara koalicio. En 2001 li estis elektita denove kiel ĉefministro, kaj plenumis tiun rolon ĝis la 2-a de majo 2006 malgraŭ la fakto ke li estis plurajn fojojn akuzita kaj procesita pro korupteco. Anstataŭigita de Romano Prodi kiel ĉefministro, li kontestis la balotajn rezultojn.