Portalo:Spiritismo/Citaĵoj
♦ “Neskuebla fido estas nur tiu, kiu povas rekte rigardi la racion en ĉiuj aĝoj de la homaro.”[1] Allan Kardec
♦ Demando: "Kiu estas la vera senco de la vorto karitato, kiel Jesuo ĝin komprenis?" Respondo: "Bonvolo por ĉiuj, indulgemo kontraǔ aliulaj neperfektaĵoj, pardono de la ofendoj."[2] Allan Kardec
♦ "Ami signifas, en la profunda senco de la vorto, esti lojala, honesta, konscienca, por fari al la aliaj tion, kion oni volus por si mem [...]."[3] Sanson (eksmembro de la Spiritisma Societo de Parizo, 1863)
♦ "Ne per leĝoj oni dekretas karitaton kaj fratecon; se ĉi tiuj ne estas en la koro, egoismo ilin ĉiam sufokos; igi tiujn virtojn penetri en la korojn, jen la tasko de Spiritismo."[4] Allan Kardec
♦ "Sed estas du tre malsimilaj manieroj pardoni: la unua, alta, nobla, vere grandanima, sen ia kaŝita penso, kiu delikate sin detenas vundi la memamon kaj la sentemon de la kontraǔulo, eĉ se ĉi tiu lasta estas tute malprava; la dua, per kiu la ofendito, aǔ tiu, kiu sin kredas ofendita, trudas al la alia humiligajn kondiĉojn kaj sentigas la pezon de iu pardono, kiu kolerigas, anstataǔ trankviligi [...]."[5] Allan Kardec
Vikicitaro
[redakti fonton]Citaĵoj estis aldonitaj al vikiticato!
Ankaŭ vidu tie:
|
Referencoj
[redakti fonton]- ↑ Epigrafo de la verko La Evangelio laŭ Spiritismo
- ↑ Demando 886 de la verko La Libro de la Spiritoj
- ↑ El la verko La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. 11, paragrafo 10
- ↑ El la verko La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. 25, paragrafo 8
- ↑ El la verko La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. 10, paragrafo 4