Saltu al enhavo

Portaono (filo de Agenoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portaono
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Agenoro
Patrino Epikasto
Edzo/Edzino Euryte
Infanoj Oineo • Agrius • Alcathous • Sterope • Melas • Leucopeus • Laocoon
vdr

Portaono (antikve-greke Πορθάων, Porthaón) estas en greka mitologio filo de Agenoro kaj ties edzino Epikasto.

Laŭ la antikva aŭtoro Apolodoro el Ateno el la rilato de Agenoro kaj lia edzino Epikasto naskiĝis du infanoj, filino Demoniko kaj filo Portaono. Portaono fariĝis en Aitolio reĝo de Pleŭrono kaj Kalidono. Li edziĝis kun Eŭrito, filino de Hipodamaso kaj havis kun ŝi filojn Oineon, Agrion, Melon kaj laŭ Apolodoro li estis patro de Alkatoo, Leŭkopeo kaj filino Steropo, kiu kun rivera dio Aĥeloso, naskigis Sirenojn.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Porthaón (syn Agénora) en la ĉeĥa Vikipedio.