Postrenkontiĝa sindromo
Postrenkontiĝa sindromo aŭ postkongresa sindromo (ofte mallongigita al PRS aŭ PKS, por la ekstera publiko ankaŭ PERS kun E por Esperanto) estas speco de la postvojaĝa sindromo. Temas pri aro de sentoj, kiujn kelkaj esperantistoj havas post forveturo el Esperanto-renkontiĝo aŭ post alveno hejmen. Ne temas pri vera "sindromo" en senco de "malsano", sed nur nomo por simpla kaj klara esprimo de la sentoj.
La "simptomoj" estas jenaj: manko de la esperantistaj amikoj kaj deziro vidi ilin kaj/aŭ deziro viziti plian Esperanto-renkontiĝon, ĝenerala malĝojo, ofte eĉ (ĉefe ĉe junuloj kaj organizantoj) fizika laceco. Partopreno en karavano estas por kelkaj homoj maniero kiel malfortigi aŭ ŝovi postrenkontiĝan sindromon.
Alia flanko de la postkongresaj epokoj estas profito de la enmergiĝo en la esperanta etoso kaj de la sekvaj kontaktoj por pli forta aktivado en la plej diversaj iniciatoj de Esperantujo: komencigo de Esperanto-kursoj koincide kun komenco de lernojaro (en kelkaj landoj), agado por reaktivigo de Esperanto-asocioj post elektoj de novaj estraroj ktp. Tiukadre la Esperantlingva Vikipedio atingis la 250 000-an artikolon en septembro (2018) post la fino de Esperanto-aranĝoj en antaŭa aŭgusto.
La postrenkontiĝa sindromo de esperantistoj estas parenca al tio, kion oni en angla lingvo nomas post-event blues, post-vacation blues, post-holiday blues aŭ post-travel depression.