Pražské Předměstí estas kvartalo en Ĉeĥio, unu el kvartaloj de urbo Písek. Estas ĉi tie registritaj 274 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 5 577 loĝantoj.
Ĝi troviĝas norde de la urbo, sur la maldekstra bordo de rivero Otava, oriente de ŝoseo I/20 kaj fervojlinio, laŭlonge laŭ stratoj Pražská. En la ĉirkaŭaĵo de la fervojo troviĝas industriaj objektoj, laŭlonge laŭ la rivero sporta areo kaj loĝdomaro el la 1980-aj jaroj. Krom tio ĉi tie troviĝas ankaŭ soldataj objektoj kaj hipermerkatoj. Trafluas tra ĉi tie rojo Jiher, kiu enfluiĝas en la riveron Otava, parte ĝi kondukas tra tubaro sub tero kaj parte ĝi fluas sur surfaco. Pražské Předměstí estas kunigita kun la dekstraflanka parto de la urbo per kelke da pontoj: apud la okcidenta rando per fervoja ponto kaj Ponto de Šrámek ŝoseo I/20, je iom pli oriente per ponteto de tombejo tra insulo, plu laŭ la fluo en la orienta flanko per ŝtonponto, per Nový most kaj per ponteto kuniganta la loĝdomaron sur ambaŭ flankoj de la rivero. Sur la maldekstra bordo de Otava Pražské Předměstí najbaras kun Václavské Předměstí. Trans la rivero ĝi najbaras kun Vnitřní Město kaj kun Budějovické Předměstí.
Pražské Předměstí situas en katastra teritorio Písek kun areo 38,04 km².