Prahistoria vivo
Prahistoria vivo estas diversaj organismoj, kiuj vivis sur la tero, de la komenciĝo de vivo antaŭ kelkaj 3,8 bilionoj da jaroj ĝis la historia epoko (ĉirkaŭ -3500), kiam homoj lasis skribaĵojn.
Dum evoluo novaj vivoformoj estiĝis kaj multaj aliaj, kiel ekzemple dinosaŭroj estingiĝis.
Prahistoria vivo evoluis dum tia vasta epoko de simplaj bakteriecaj ĉeloj enoceanaj al algoj kaj protozooj kaj fine al kompleksaj multĉelaj formoj kiel fungoj, plantoj, vermoj, moluskoj, krustacoj, insektoj kaj vertebruloj.
El geologia vidpunkto, homa evoluo okazis antaŭ malmulte da tempo, nur antaŭ kelkaj 4 milionoj da jaroj.
Nur tre malmultaj specioj de prahistoria vivo, kiel ekzemple la celakanto, ankoraŭ ekzistas hodiaŭ samaj post dekoj da milionaj la jaroj, kio iĝis ilin vivaj fosilioj. Tamen aliaj vivuloj, kiel ekzemple ŝarkoj nur malmulte evoluis en milionoj da jaroj.
Tamen la plej multaj vivoformoj - pli ol 99 procentoj - estingiĝis kaj la nuraj atestoj restantaj hodiaŭ estas piedsignoj aŭ fosilioj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Amonitoj, iam nomitaj moluskoj
- Brakiopodoj, la plej komunaj fosilioj
- Dinosaŭroj
- Evoluismo
- Evoluo
- Foraminiferoj, malgrandaj fosilioj
- Fosilioj, restoj de prahistoria vivo
- Kapopieduloj
- Koraloj
- Kvarpieduloj
- Mikropaleontologio, scienco pri prahistoriaj mikroorganismoj, ktp.
- Paleobiologio, scienco pri fosilioj kaj biologio
- Paleobotaniko, scienco pri prahistoriaj plantoj
- Paleontologio, scienco pri fosilioj kaj geologio
- Paleozoologio, scienco pri prahistoriaj bestoj
- Palinologio, scienco pri fosiliaj semoj kaj sporoj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ilustrita prahistorio Arkivigite je 2007-12-13 per la retarkivo Wayback Machine