Praprotestantismo
Praprotestantismo, ankaŭ nomata antaŭ-Reformaciaj movadoj, estas individuoj kaj movadoj kiuj havis ideojn similajn al Protestantismo antaŭ la jaro 1517, kiun historiistoj kutime rigardas kiel la komenca jaro por la Reformacia epoko.[1] Gravaj reprezentantoj de praprotestantismo estas Petro Valdo, John Wyclif, Jan Hus kaj la movadoj kiujn ili komencis.
Petro Valdo
[redakti | redakti fonton]Petro Valdo predikis por strikta aliĝo al la Biblio, kontraŭ katolikaj dogmoj, kiel purgatorio kaj transsubstancigo.
John Wyclif kaj la Lollardoj
[redakti | redakti fonton]John Wyclif estis angla teologo kaj profesoro ĉe la Universitato de Oksfordo kiu evoluigis multajn ideojn similajn al Protestantismo.
Aliaj praprotestantoj
[redakti | redakti fonton]Ratramnuso estis teologo, li mortis en 868, li kredis ke Jesuo ne ĉeestas en la eŭkaristio kaj en antaŭdestino.[2]
Strigolnikioj havis protestantistajn trajtojn kaj eble estis ikonoklastaj.
Joviniano estis iom simila al protestantoj, li ankaŭ kredis, ke savita homo neniam povas perdi sian savon. Li vivis en la 4-a jarcento.[3]