Saltu al enhavo

Preĝdomo Koro de Jesuo (Kunmadaras)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝdomo Koro de Jesuo
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kunmadaras
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
diocezo Eger
dekanujo Karcag-Tiszafüred
paroĥo loke tamen la zorganto en Karcag
Arkitektura priskribo
Konstruado 1968
Specifo
Enhaveco 60 sidlokoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La paroĥa preĝdomo Koro de Jesuo estas katolika konstruaĵo en grandvilaĝo Kunmadaras (Hungario).

En la iama Madaras dum dominado de turkoj la loĝantoj konvertiĝis al la kalvinismo. La sporadaj katolikoj refondis la paroĥon en 1946. La didomo mem estis konstruita en 1968. Lastfoje renovigaj laboroj okazis en 2011.

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La simpla konstruaĵo (foje konata ankaŭ preĝejo) situas sola ĉe stratangulo en meza parto de la komunumo, tamen en malgranda strato. La konstruaĵo rekte kontaktiĝas kun ambaŭ trotuaroj, pli precize herbejo. La fasado estas malsimetria, ĉar en la maldekstra angulo kvarangula pordo estas videbla. La restinta muroparto havas plenan murpentraĵon, kiu tuj vokas la atenton. Formo de la navo similas al kutima loĝdomo. Post la enireja pordo komenciĝas la korto kune kun ties enireja pordo.

Sonorilostablo

[redakti | redakti fonton]

La sonorilostablo situas en la korto. Ĝi konsistas el 2 vertikalaj traboj, ili estas ligitaj kun kelkaj pli mallongaj horizontalaj trabetoj. Supre inter la 2 traboj sola sonorilo pendas. Pli supre ŝeloforma tegmenteto ŝirmas la sonorilon. Sur supro de la tegmenteto kruco videblas.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.