Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vasboldogasszony)
Preĝejo Ĉieliro de Maria | ||
---|---|---|
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Vasboldogasszony | |
Geografia situo | 46° 56′ 43″ N, 16° 52′ 6″ O (mapo)46.94539551742516.868319958196Koordinatoj: 46° 56′ 43″ N, 16° 52′ 6″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Vas (Hungario) | |
diocezo | Szombathely | |
dekanujo | Vasvár | |
paroĥo | en Egervár | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento en mezo de vilaĝo Vasboldogasszony.
Historio
[redakti | redakti fonton]La kirko estis konstruita supozeble en la 13-a jarcento, la unua mencio okazis en 1409. Pro atakoj de turkoj la preĝejo bruldetruiĝis, ruiniĝis, priskribo mencias nur la turon kaj kelkajn murojn en 1698. Post kelkaj jaroj la kirko plene renoviĝis, en 1765 barokiĝis. Arkeologoj faris esplorojn en 1975, poste la preĝejo estis renovigita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en la vilaĝo ĉe vojkruciĝo. La fasado estas simetria, meze altiĝas la turo sen iu ajn reliefo. Malantaŭ la turo troviĝas la navo, kiu finiĝas en malpli larĝa duonronda absido. En la sankteja muro estas videbla duobla gotika sidniĉo.
Altaro
[redakti | redakti fonton]La plej menciinda interna vidindaĵo estas la skulptita ligna altaro farita el tilio eble en 1710. Ĝi estas orumita kaj prezentas ĉieleniron de Maria. La agon helpas 4 anĝeloj. Plej supre Sankta Triunuo estas videbla. Rando de la skulptaĵo konsistas el folioj. La altaro estis restaŭrita en 2001.
En la navo estas videblaj statuoj pri Sankta Francisko kaj Sankta Vendelo.
Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare
- hungare kun foto Arkivigite je 2020-08-11 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]