Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Sükösd)
Paroĥa preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj | ||
---|---|---|
Paroĥa preĝejo Ĉiuj Sanktuloj en Sükösd
| ||
religia konstruaĵo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Sükösd | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Bács-Kiskun | |
diocezo | Kalocsa-Kecskemét | |
dekanujo | Hajós | |
paroĥo | loke | |
Dato de konsekro | 1735 (la pli nova en 1821) | |
Konsekrinto | Gábor Patachich (1735) | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | klasikismo | |
Konstruado | 1820–1821 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonaĵo | |
Mapo | ||
| ||
Ligiloj | ||
Adreso | Sükösd, Deák Ferenc u. 94. | |
La paroĥa preĝejo Ĉiuj Sanktuloj estas religia historia monumento en grandvilaĝo Sükösd (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri kirko en la iama Sükösd en 1341. Dum dominado de turkoj la didomo neniiĝis, sed franciskanoj foje-foje alvenis por zorgi pri la loĝantoj. Supozeble en 1710 preĝejo konstruiĝis el lomoj, ekde la sekva jaro jam kontinue estis pastro tie, eĉ en 1719 la vilaĝo iĝis paroĥo. La sekva kirko estis konstruita en 1729, sed konsekrita nur en 1735 fare de Gábor Patachich. Pro la oftaj inundoj oni trakonstruis grenejon al didomo en 1815. La kirko videbla nun konstruiĝis en inter 1820-1821. La orgeno estis kreita en 1882, trakonstruita en 1909 kaj 1927. Péter Prokop pentris la surmuran altaran bildon en 1950. La preĝejo renoviĝis en 2021.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto, sed la fasado rekte kontaktiĝas kun la trotuaro. La fasado estas simetria, meze malsupre la kvarangula enirejo videblas, pli supre estas fenestro, la plej supre la turo altiĝas. La turpinto estas bulboforma. Ĉe la trotuaro maldekstre krucifikso, dekstre kolono staras. La navo havas duonrondajn fenestrojn ambaŭflanke kaj ĝi finiĝas en rektangula absido, kiu estas malpli larĝa, sed same alta, ol la navo. Maldekstre sakristio aliĝas al la absido.