Preĝejo Anunciacio (Hidvégardó)
Paroĥa preĝejo Anunciacio | |
---|---|
![]() Paroĥa preĝejo Anunciacio en Hidvégardó
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Hidvégardó |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | katolikismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1397 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | nun baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La Preĝejo Anunciacio estas religia historia monumento en vilaĝo Hidvégardó (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi kirko estis konstruita dum la mezepoko, la konsekro okazis en 1397. Ĉirkaŭ 1600 la loĝantoj iĝis kalvinanoj, ili uzis la kirkon. En 1736 la katolika paroĥo estis refondita kaj en 1777 la preĝejo plene estis trakonstruita laŭ baroko, fine en la 19-a jarcento renovigita. La murpentraĵoj estis pentritaj en la fruaj 1900-aj jaroj kaj restaŭritaj en 1985.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola laŭ la ĉefvojo en korto, kiu estas ĉirkaŭita per ŝtona (iam defenda) muro. Ekstere de la muro troviĝas impona familia kripto. La kirka fasado estas simetria, meze la kvadrata turo preskaŭ plene reliefas. La turpinto estas bulboforma. La navo havas flanke antaŭĉambron kun enirejo. La absido estas rektangula. La ĉefaltara bildo prezentas Anunciacion, apude statuoj pri Koro de Jesuo kaj Koro de Sankta Maria estas videblaj.