Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Fertőd)
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Fertőd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Győr |
dekanujo | Fertőszéplak |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1986 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1985–1986 |
Specifo | |
Enhaveco | 190 homoj |
Ligiloj | |
La preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco estas moderna religia konstruaĵo en urbo Fertőd (Hungario), en urboparto (iam vilaĝeto) Eszterháza.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 1760-aj jaroj konstruistoj de Kastelo Esterházy (Fertőd) fondis novan vilaĝon Eszterháza. Religie ĝi apartenis al Süttör, sed la katolikoj havis diservojn en kapelo de la kastelo. En 1934 la katolikoj konstruis sonorilostablon, sed poste la planita kapelo neniam estis farita. Fine en 1976 la sonorilostablo estis malkonstruita. Supozeble dum la socialismo la katolikoj havis domon transformitan al preĝdomo. En fino de tiu erao estis konstruita moderna kirko konsekrita en 1986. En 1995 Fertőd kun Eszterháza estis deklarita urbo, samtempe tiu ĉi preĝejo ricevis paroĥan rangon. La orgeno estis kreita en 2008.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en malgranda parko. En la parko troviĝas ankaŭ skulptaĵo pri la Sankta Familio farita en 1740. La moderna fasado estas simetria kaj nur la supra kruco memorigas pri la konstruaĵa funkcio. Interne la altara bildo pri golgoto de Eszterháza estis pentrita en 1986 fare de Erzsébet Udvardi. Aliaj du pentraĵoj prezentas naskiĝon de Jesuo kaj reviviĝon kun Sankta Tomaso.
Sonorilostablo
[redakti | redakti fonton]La sonorilostablo estas plene malferma. Inter 2 kolonoj estas 4 lignaj ligiloj, kie pendas la 4 sonoriloj. La plej malnova sonorilo venis el la jam ne ekzistanta iama sonorilostablo.