Preĝejo Elizabeto de Hungario (Alsózsolca)
Preĝejo Elizabeto de Hungario | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Alsózsolca |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
dekanujo | Ónod |
paroĥo | en Sajólád |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1976–1977 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Elizabeto estas katolika konstruaĵo en urbo Alsózsolca (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri romanika kirko Sankta Nikolao okazis en 1332. La loĝantoj estis katolikoj ankoraŭ 1548, baldaŭ dum dominado de turkoj aperis ankaŭ la kalvinismo. La kalvinanoj uzis la mezepokan katolikan kirkon, baldaŭ propran lignan preĝejon. La katolika preĝejo neniiĝis. En la sekvaj jarcentoj la minoritataj katolikoj havis diservojn en luitaj ĉambroj, ekde 1936 en la ĵus konstruita katolika lernejo. La nun videbla kirko estis konstruita en la jaroj 1976 kaj 1977. La turo estis konstruita (ankaŭ la navo plilongiĝis) en 1997.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas sola laŭ strato, sed la navoparto jam en korto. La fasado estas simetria kun meza enirejo. La fasado konsistas el 3 kuntiritaj kvadrataj turoj, kies larĝo estas la sama kun la navo. La meza turo estas pli alta, ĉiuj turopintoj estas piramidaj. Super la enirejo estas niĉo, ene statuo pri Sankta Elizabeto. La navo estas simpla.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-05-14 per la retarkivo Wayback Machine