Preĝejo Elizabeto de Hungario (Halásztelek)
Paroĥa preĝejo Elizabeto de Hungario | |
---|---|
![]() Paroĥa preĝejo Elizabeto de Hungario en Halásztelek
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Halásztelek |
Geografia situo | 47° 21′ 49″ N, 18° 58′ 55″ O (mapo)47.3636111118.98194444Koordinatoj: 47° 21′ 49″ N, 18° 58′ 55″ O (mapo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Székesfehérvár |
dekanujo | Csepel |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1982 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1976–1986 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | betonoj, brikoj, lignoj |
Ligiloj | |
La preĝejo Elizabeto de Hungario estas katolika konstruaĵo en urbo Halásztelek (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La nuna loko de Halásztelek ĝis la 20-a jarcento estis nur sporade loĝata (apartenaĵo de Tököl), memstara vilaĝo estis establita nur en 1950. Eklezie ĝi estis filio de Tököl, poste de Szigethalom. Jam en 1938 en la lernejo oni establis altaron, en 1951 en domo kapelon kaj plian en 1958. La katolika grupo atingis la paroĥan statuson en 1985. La nun videbla preĝejo (eksterordinara, unika en Hungario) estis konstruita inter 1976-1986 fare de arkitekto György Csete. La arkitekto pri internaj spacoj estis Ildikó Csete, kiu kreis ankaŭ sakralajn tekstilojn por la kirko.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en la urbocentro. Ĝi estas duonsfero, pli precize dek ses angula jurtoformo kaj montras similecon ankaŭ al la hungara krono. La kirko havas kelon por la komunaj ĉambroj, teretaĝon por la paroĥo el betonoj kaj brikoj, fine etaĝon por la diservoj el ligno, sed ekstere kovritaj per kuprolamenoj. Sur la plej supra parto de la duonsfero estas aperturo por alvenigi la lumon. La altaro situas meze, tial ĝi estas rondforma.